La 26an de majo en la urbo Huangshi, Hubei-provinco de meza Ĉinio, okazis la kunsido de plezuriga legado memore al eldono de la plena teksto de la Strangaĵoj de Liaozhai, esperantigita de ĉina veterana e-literaturisto kaj tradukisto Hu Guozhu.
S-ino Tan Xiuzhu kaj Mirinda kun Hu Guozhu
Hu Guozhu, admirinda reprezentanto de hubei-a esperantujo kaj fama e-literaturisto kaj tradukisto atestis la 40jaran kreskon de la Asocio. La tradukado de la granda verko de Pu Songling, konata literaturisto kaj verkisto de la dinastio Qing kostis al s-ro Hu jardekoj da peniga laboro. Malgraǔ tre maliĉa sanstato, li persiste ĉeestis la eventon kaj akceptis nian apartan intervjuon. Li rakontis al ni la penigan laboron de tradukado.
En la kunsido, s-ro Hu rakontis sian komprenon pri la romano de Pu Songling kaj klarigis la gravajn atingojn de tiu ĉi verko.
S-ino Tan Xiuzhu akceptis libron donacitan de Hu
Veterano Hu Guozhu donacis siajn verkojn al lokaj esperantistoj
Je la fino de la evento, reprezentantoj de lokaj E-asocioj akceptis la libron donacitan de s-ro Hu. S-ino Tan Xiuzhu, eksprezidantino de Ĉina E-Ligo donis salutparoladon kaj esprimis sian admiron kaj laǔdon pri la signifoplena laboro de s-ro Hu kaj konfirmis la sukceson de la libro dank' al klopodoj de esperantistoj en Zaozhuang-a E-Asocio.