Inaŭguriĝis 7a sesio de 13a Konstanta Komitato de Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2019-06-18 14:42:27     Redaktoro:Shanshan

Lunde matene en Pekino, inaŭguriĝis la 7a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. La ĉeestantoj konsiliĝis pri akcelo de altkvalita disvolviĝo de la manufaktura industrio. Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco ĉeestis la inaŭguron.

Ŝtatkonsilanto Wang Yong invitite ĉeestis la sesion kaj faris paroladon. Li montris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, la altkvalita disvolvado de la manufaktura industrio de Ĉinio atingis pozitivajn rezultojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin