Xi urĝas plenfortan savadon post tertremo en sudokcidenta Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-18 18:42:35     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping ordonis fari plenfortajn klopodojn por organizi savadon kaj sukuri vunditojn post la 6-magnituda tertremo, kiu trafis la ĉinan sudokcidentan provincon Sichuan lunde nokte.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, postulis en skriba instrukcio, ke aŭtoritatoj donu prioritaton al serĉado de la homoj kaj sukuro de vunditoj, kaj minimumigu perdojn.

La tertremo mortigis 13 homojn, kaj vundis 199 aliajn, kaj influis pli ol 140 mil loĝantojn, post kiam ĝi trafis la gubernion Changning de la urbo Yibin je la 10a horo kaj 55 minutoj lunde nokte laŭ pekina tempo.

Xi petis la Popolan Liberigan Armeon kaj la armitan polican trupon subteni lokajn registarojn en la savado. Li urĝis adopti sciencan metodon en la savado, plifortigi monitoradon de tertremo, antaŭzorgi sekundarajn katastrofojn, renormaligi akvoprovizadon, elektroprovizadon, transportadon kaj telekomunikadon kiel eble plej baldaŭ, kaj konvene loĝigi influitajn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin