Xi Jinping interparolis kun Kim Jong Un

(GMT+08:00) 2019-06-21 14:15:43     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en Pjongjango, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto, interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDRP). La du flankoj unuanime konsentis, ke sur la nova historia komenco, Ĉinio kaj la KDPR devas ne forgesi la originan mision kaj kune marŝi por krei belan estontecon de la dupartiaj kaj la dulandaj rilatoj.

Xi montris, ke ekde la pasinta jaro li kaj Kim renkontiĝis 4 fojojn. Tio kreis novan ĉapitron por la dulandaj rilatoj kaj ricevis profundan amikecon. Li dankis Kim pro la solena kaj varma bonveniga ceremonio, kiu sentigis al li profundan familian senton. Ĉi-jare estas la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj de la du landoj, kaj ĝi havas tre gravan signifon en la disvolva historio de la dulandaj rilatoj. La vizito de Xi celas firmigi amikecon de Ĉinio kaj la KDPR kaj akceli politike solvi demandojn pri la Korea Duoninsulo. Xi kredis, ke prenante ĉi-fojan viziton kiel ŝancon, la du flankoj kune pentros belan estontecon kaj kune malfermos novan ĉapitron de la dulanda amikeco.

Kim diris, ke en la nomo de la partio, registaro kaj popolo de la KDPR, li varme bonvenigas prezidanton Xi fari ŝtataferan viziton al la KDPR. La vizito de prezidanto Xi okaze de la 70a datreveno de establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj havas gravan historian signifon. Sume pli ol 250 000 civitanoj de Pjongjango iris al la strato por varme bonvenigi prezidanton Xi. Sub la nuna situacio, la vizito de prezidanto Xi utilas retrorigardi 70-jaran historion kaj atendi estontecon de la dulandaj rilatoj. Li tute konsentis pri la preciza analizo de la dulandaj rilatoj kaj estonteca plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin