Vojkonstruantoj ĉe apikaj krutaĵoj

(GMT+08:00) 2019-06-24 12:56:37     Redaktoro:Xiong

En profundego de grandaj montoj sin trovas la vilaĝo Shangjia, kiu administracie apartenas al la distrikto Dazhiping de la gubernio Badong en la tujia- kaj miao-etna aŭtonoma subregiono Enshi de la provinco Hubei. Ĉirkaŭ la vilaĝo staras apike altegaj krutaĵoj, kaj la pejzaĝoj estas majestaj. Por elimini la paŭperismon kaj postiĝintecon la vilaĝano Chen Xianbing, ĉi-jare kvindekunu-jara, subtenate de la tuta loĝantaro, gvidas la popolamason konstrui vojeton ĉe apikaĵoj. Nun estas konstruita unu simpla vojeto kelkajn kilometrojn longa laŭ montaj talioj. La vojeto estas uzata ĉefe por konduki turistojn al la vilaĝo kaj la pejzaĝoj.

La tieaj montanoj esperas, ke tiuj ĉi belegaj vidindaĵoj povos esti ekspluatitaj, kaj ke la vojeto povos, dank' al turisma prosperiĝo, treni ilin en riĉecon kaj feliĉon.

(La fotoj estas faritaj de Yang Shunpi, fotografisto-raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin