Pintkunveno de ASOAL inaŭguriĝis en Bangkoko

(GMT+08:00) 2019-06-23 11:23:21     Redaktoro:Zhao

Sabate en tajlanda ĉefurbo Bangkoko inaŭguriĝis la 2-taga 34-a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Ĉi-jara pintkunveno havas la ĉefan temon "antaŭenpuŝi partnerajn rilatojn kaj realigi daŭripovan disvolviĝon" kaj emfazas ĉiudimensian kunlaboron surbaze de la komunaj interesoj de la membrolandoj.

Aliaj temoj de ĉi-foja pintkunveno inkluzivas la influon alportitan de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, la reformadon de la Monda Organizo pri Komerco kaj akceladon de la intertraktado de 10 + 6 (10 landoj de la ASOAL kaj Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Hindio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando) en la kuranta jaro por atingi Interkonsenton de la Regiona Ekonomia Partnereco. Krome la kunveno diskutos ankaŭ pri la influo alportita de la "Hindia-Pacifika Strategio" de Usono al la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin