Ekonomia kaj komerca konflikto minacas mondan ekonomion

(GMT+08:00) 2019-06-23 15:04:20     Redaktoro:Zhao

Antaŭ nelonge ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hindio Sitaram Yechury diris, akceptante intervjuon de ĉinaj ĵurnalistoj, ke la komerca hegemonio kaj unuflankeco de la usona registaro ne nur malutilas al Usono mem, sed ankaŭ serioze minacas la disvolvan tendencon de la tuta mondo.

Yechury diris, ke se la usona registaro daŭre altigos tarifojn sur ĉinajn varojn eksportitajn al Usono, tio nepre alportos malbonajn sekvojn al Usono mem, kondukos la usonan ekonomian kreskon al malsupreniro kaj perdigos al Usono grandan kvanton da laborpostenoj. La ekonomia kaj komerca konflikto kun Ĉinio kaj nuligo de traktado de ĝeneraligita sistemo de preferoj al Hindio fare de la usona registaro reliefigas ĝian mallarĝan pensadon. En la epoko de tutmondiĝo neniu lando povas sin izoli de la tutmonda sistemo.

Yechury emfazis, ke aldono de tarifoj al komercaj partneroj fare de Usono malobservas internaciajn regulojn. La ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj inter diversaj ekonomioj devas esti solvitaj per akordigo de internaciaj institucioj, sed ne per komerca milito. La faro de Usono estas ege danĝera.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin