Qu Dongyu estis elektita kiel ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN

(GMT+08:00) 2019-06-24 12:34:56     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 23a de junio en Romo okazis 41a kunveno de la Konferenco de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj Qu Dongyu, ĉina vicministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, estis elektita kiel ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN. Li estas la 9a ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo kaj la unua el Ĉinio en la historio de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin