Palestino oponas "Jarcentan Interkonsenton" publikigitan de Usono

(GMT+08:00) 2019-06-24 12:36:58     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo sabate publikigis la tiel nomatan ekonomian solvon "Jarcenta Interkonsento" pri traktado de la palestina-israela demando. La palestina flanko esprimis oponon kontraŭ la solvo.

La celo de tiu ĉi ekonomia solvo nomata "paco akcelas ekonomian prosperon" inkluzivas ebligi planitan investon kun la sumo de 50 miliardoj da usonaj dolaroj por Palestino, krei milionon da laborpostenoj por palestinanoj kaj malaltigi senlaborecon en Palestino ĝis proksimume unu cifero en la venontaj dek jaroj. Krome, la solvo planas helpi Cisjordanion kaj Gazaon integriĝi al la mez-orienta kaj tutmonda merkato, akceli kunlaboron de Palestino kun najbaraj landoj, kaj antaŭenigi ekonomian disvolvadon de Egiptio, Israelo, Jordanio kaj Libano.

Proparolanto de la Palestina Nacia Liberiga Movado publikigis deklaron dimanĉe, dirante, ke la ekonomia solvo publikigita de Usono estas sufoki per monrimedoj de arabaj landoj la deziron de la palestina popolo pri politika solvado de la malakordo inter Palestino kaj Israelo. La proparolanto vokis la arabajn landojn, kiuj baldaŭ ĉeestos la ekonomian seminarion en Barejno, rifuzi la usonan proponon. Proparolanto de la Palestina Islama Rezist-Movado diris, ke la usona plano intencas turni la palestinan demandon en ekonomian kaj humanitaran demandon kaj pavimi la vojon por efektivigo de la "Jarcenta Interkonsento". Gvidanto de la Palestina Islama Ĝihado diris, ke la usona solvo reprezentas la vidpunkton de Usono kaj Israelo pri solvado de la palestina-israela demando kaj multe diferencas de la principo, rajtoj kaj politika petego de la palestina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin