Deklaro de prezidanto de pintkunveno de ASOAL oponas protektismon

(GMT+08:00) 2019-06-24 12:53:38     Redaktoro:Yu

La 34a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) fermiĝis dimanĉe en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko. Tiutage publikigita deklaro de prezidanto diris, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj oponas komercan protektismon kaj subtenas multflankan komercan sistemon.

En la deklaro, la asocio reasertis sian persiston pri multflanka komerca sistemo inkluziva, travidebla kaj bazita sur reguloj. La deklaro diris, ke la asocio estas maltrankvila pri tio, ke protektismo kaj antitutmondiĝa penso ankoraŭ forte tendencas, damaĝas la mondan ekonomion kaj minacas multflankan komercan sistemon.

La deklaro diris ankaŭ, ke la Monda Organizo pri Komerco alfrontas multajn defiojn kaj bezonas konservi kaj fortigi la disput-kvietigan mekanismon, la specifan mekanismon por traktado de komercaj disputoj. Ĝi aldonis, ke la tutmonda ekonomio troviĝas ĉe la vojkruciĝo, kun pliiĝantaj necertecoj kaj defioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin