Ŝtata konsilanto Wang Yi renkontiĝis kun afrikaj gastoj aparte

(GMT+08:00) 2019-06-24 13:07:57     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis aparte kun sieraleona ministro pri eksterlandaj aferoj Nabeela Tunis, gabona ministro pri eksterlandaj aferoj Alain Claude Bilie, kamerunia ministro pri eksterlandaj aferoj Lejeune Mbella Mbella, ministro pri eksterlandaj aferoj de Sao-Tomeo kaj Principeo, Elsa Teixeira Pinto, somalia ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmed Isse Awad, madagaskara ministro pri eksterlandaj aferoj Andriantsit Ohaina Franck Michel Niaina, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Konga Respubliko, Jean Claude Gakosso, kaj senegalia ministro pri eksterlandaj aferoj Amadou Ba.

En interparolado kun Tunis, Wang diris, ke la du landoj estas bonaj amikoj kaj bonaj fratoj, kaj vokis la du flankojn plu firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, plifortigi la akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la ok ĉefaj iniciatoj proponitaj en la Pekino Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kun mezlongperioda nacia evoluiga plano de Sieraleono, kaj fortigi kunlaboron pri infrastruktura konstruo, agrikulturo kaj fiŝkaptado, sanprotekto, komunikado, kaj kapablokonstro.

Tunis diris, ke Sieraleono subtenas Afrikon kaj Ĉinion en profundigo de partnereco kaj pretas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri efektivigo de la disvolvaj celoj de la Tagordo 2030 de la UN kaj la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kaj reformo de la sistemo pri regado de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin