Usono enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2019-06-25 13:12:18     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump anoncis lunde, ke lia lando efektivigas novajn kaj severajn sankciojn kontraŭ Irano meze de alta streĉeco inter Vaŝingtono kaj Teherano.

Trump lunde subskribis administran ordonon, komencante aldonajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ Irano. Trump diris al raportistoj, ke la celoj de la novaj sankcioj inkluzivas la plej altan gvidanton de Irano, la ajatolon Ali Khamenei.

Trump diris, ke la nova agado estas efektivigi severajn sankciojn kontraŭ la plej alta gvidanto de Irano kaj la oficejo de la plej alta gvidanto de Irano kaj multaj aliaj.

La usona prezidento asertis, ke la rimedo estis prenita post serio da agresaj kondutoj de la irana reĝimo en la lastaj semajnoj, inkluzive de paffaligo de usona senpilota aviadilo.

Ministro pri financo Steven Mnuchin malkaŝis en sekva gazetara konferenco, ke la nova administra ordono frostigos kromajn iranajn aktivojn kun la sumo de miliardoj da usonaj dolaroj.

Streĉeco restas alta en la regiono. Irano paffaligis senpilotan aviadilon de la usona armea en la lasta semajno, kaj Trump decidis nuligi baldaŭajn militajn atakojn kontraŭ Iranon por reprezalio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin