Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe

(GMT+08:00) 2019-06-28 10:19:53     Redaktoro:Xiong

Ĵaŭde en Osako de Japanio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe.

Xi diris, ke nun la tuta mondo ŝanĝiĝas kaj la strukturo de la internacia socio rapide evoluas. Ĉinio kaj Japanio havas pli kaj pli multajn komunajn interesojn kaj zorgojn. Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj Japanio eniris la epokon de Reiwa. La du landoj devas kune labori por konstrui la dulandajn rilatojn laŭ la postulo de la nova epoko, kaj la dulandaj rilatoj devas esti gravaj pozitivaj elementoj por protekti pacon de la mondo kaj akceli komunan disvolvadon.

Xi emfazis, ke la du flankoj devas persisti en la principoj de la kvar politikaj dokumentoj. La du landoj devas profundigi kunlaboron en kampoj de ekonomio kaj komerco, investo, la triaj merkatoj, novigo de tekniko, ktp. Ĉinio bonvenigas japanajn entreprenojn vastigi kunlaboron kun Ĉinio. La iniciato Zono kaj Vojo vastigas reciprok-profitan kunlaboron inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio subtenas Japanion organizi la 14an Pintkunvenon de la Grupo 20, kaj esperas, ke la pintkunveno faros la voĉon pri protekto de multflankismo kaj libera komerco.

Abe diris, ke li varme bonvenigas prezidanton Xi ĉeesti la 14an Pintkunvenon de la Grupo 20. Li dankas Ĉinion por la subteno de organizo de la pintkunveno, kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj puŝi la pintkunvenon akiri aktivajn fruktojn.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri situacio de la korea duoninsulo. Abe diris, ke la japana flanko aprezas la viziton de prezidanto Xi al la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li opiniis, ke ĉi-foja vizito ludas gravan konstrueman rolon por akceli pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin