Pintkunveno en Osako sendis fortan voĉon por subteni plurflankismon

(GMT+08:00) 2019-06-30 15:55:10     Redaktoro:Pluveta

Sabate en japana urbo Osako fermiĝis la 14a Pintkunveno de la Grupo 20. La deklaro sankciita en la pintkunveno diris, ke la Grupo 20 sin dediĉas al realigo de libera, egaleca, nedisminacia, travidebla kaj stabila komerca kaj investa medio. La 2-taga pintkunveno pasigis la Osakan Deklaron de Gvidantoj de G20. La deklaro diris, ke nun la tutmonda ekonomio estas stabila kaj milde kreskos de la lastaj monatoj de la kuranta jaro ĝis 2020. Tamen ankoraŭ ekzistas malaltiĝa risko de la ekonomio. La deklaro emfazis, ke la internaciaj komerco kaj investo estas gravaj movfortoj por kresko, produkto, novigo, enlaboriĝo kaj disvolviĝo. Diversaj flankoj sin dediĉas al al realigo de libera, egaleca, nedisminacia, travidebla kaj stabila komerca kaj investa medio kaj tenas malferman merkaton.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la Grupon 20 brakumi disvolvajn oportunojn per pli granda malfermiteco kaj serĉi kungajnajn rezultojn per pli bona kunlaboro, por konduki ekonomian tutmondigon al la ĝusta direkto. Li promesis, ke Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton, aktive pliigos importojn, senĉese plibonigos sian komercan medion por fremdlandaj entreprenoj, kaj antaŭenigos intertraktadojn pri diversaj komercaj interkonsentoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio nuligos ĉiujn restriktojn al fremda investo ekster la negativa listo, donos egalan traktadon al ĉiuj kompanioj registritaj en la ĉina ĉeftero kaj plibonigos la sistemon pri plendo de fremdlandaj kompanioj.

En la renkontiĝo sabate, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump konentis, ke la du flankoj restarigos ekonomian kaj komercan interkonsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. Usono diris, ke ĝi ne aldonos plu novajn impostojn sur produktoj eksportataj de Ĉinio. Ambaŭ flankoj diskutos pri detalaj demandoj.

La monda ekonomio refoje troviĝas ĉe la kruco. La pintkunveno en Osako sendis fortan voĉo por subteni plurflankismon, malfermon, kunlaboron kaj kungajnon. La efektiviga situacio fariĝos atentata problemo de la internacia komunumo. Ĉinio plue faros siajn aferojn kaj realigos altkvalitan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin