Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de Davos-Forumo

(GMT+08:00) 2019-07-01 20:06:09     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab lunde pozttagmeze en la ĉina urbo Dalian.

Li diris, ke la ĉina flanko volas profundigi partnerecon kun la Monda Ekonomia Forumo kaj vastigi kunlaboron sur pluraj platformoj por kapti oportunojn de la nova industria revolucio, senĉese altigi la nivelon de la Somera Davos-Forumo, krei novan situacion por novaj ĉampionoj de la mondo, kune protekti multflankecon kaj liberan komercon kaj konservi malferman kaj inkluzivan ekonomian sistemon de la mondo.

Schwab diris, ke la Monda Ekonomia Forumo sin dediĉas al atingo de celoj de daŭripova disvolvado, atribuas grandan gravecon al kunlaboro kun Ĉinio kaj volas labori kun Ĉinio por altigi la nivelon de duflanka kunlaboro kaj pli bone servi al la disvolvado de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin