Superplafona stoko de riĉigita uranio en Irano vekis grandan zorgon

(GMT+08:00) 2019-07-03 12:55:36     Redaktoro:Yu

Irano marde anoncis, ke ĝia stoko de riĉigita uranio kun malalta abundeco superis 300 kilogramojn, la plafonon difinitan en la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando. Tio vekis grandan zorgon de la internacia komunumo.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio publikigis komunan deklaron marde vespere, vokante Iranon inversigi la nunan situacion de superplafona stoko de riĉigita uranio. La deklaro diris, ke la promesoj de la EU kaj la tri landoj dependas de kompleta observo de la nuklea interkonsento fare de Irano. Ĝi urĝis Iranon inversigi la nunan situacion kaj sin deteni de pluaj rimedoj, kiuj povas rompi la interkonsenton.

La franca prezidentejo publikigis deklaron, urĝante Iranon sin deteni, tuj redukti la stokon de riĉigita uranio al permesita kvanto kaj eviti pluajn agojn, kiuj povas kaŭzi dubon de la internacia komunumo.

Proparolanto de la brita ĉefministrejo esprimis grandan maltrankvilon kaj diris, ke Britio subtenas kontaktojn kun koncernaj partioj por decidi kontraŭrimedojn. Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt diris, ke Britio prenos ĉiajn diplomatiajn rimedojn por mildigi la streĉecon kaj certigi la funkcion de la nuklea interkonsento.

Rusa vicministro Sergei Ryabkov diris, ke estas bedaŭro, ke la irana stoko de riĉigita uranio superis la plafonon, tamen tio estas la rezulto de diversaj okazaĵoj koncernaj al Irano.

La Blanka Domo lunde publikigis deklaron, dirante, ke la permeso, kiu ebligas al Irano riĉigi uranion, estas eraro, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas meti finon al la urani-riĉigo de Irano.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio bedaŭras la rimedojn prenitajn de Irano. Tamen li montris, ke la ekstrema premado de Usono kontraŭ Irano estas la fonto de la nuna streĉeco. Li diris, ke delonge partoprenantoj de la nuklea interkonsento faris senlacajn klopodojn por konservi la interkonsenton, kaj la ĉina flanko volas ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni kaj kune protekti la interkonsenton laŭ ĝenerala situacio kaj longperioda konsidero por eviti malboniĝon de la situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin