Charles Michel elektita kiel prezidanto de Eŭropa Konsilio

(GMT+08:00) 2019-07-03 13:21:14     Redaktoro:Yu

Marde vespere, la Eŭropa Konsilio elektis ĉefministron de la belga transira registaro Charles Michel kiel sian venontan prezidanton.

Michel diris, ke la elektiĝo kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas granda honoro, speciala traktado kaj ankaŭ respondeco por li. Li diris, ke estas multaj kaj grandaj defioj, kio bezonas kapablon de dialogo kaj respekto. Li ankaŭ emfazis, ke diverseco ne devas esti vundebla efemereco, sed estas forto.

Michel eklaboros sur la nova posteno en decembro de la kuranta jaro. Li esperis, ke la nova belga registaro estos formita en taŭga tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin