La modelo "antikvaj konstruaĵoj + " alportas viglecon por hui-stila arkitekturo

(GMT+08:00) 2019-07-04 17:10:15     Redaktoro:Xiong

La provinco Anhui havas longan historion kaj riĉan kulturon. Hui-stilaj antikvaj konstruaĵoj abundas ĉi tie. Lastatempe Anhui ligis hui-stilajn konstruaĵojn kun kulturo, turismo kaj sporto, kaj tian modelon oni nomas "antikvaj konstruaĵoj + ". Cai Xiaoli, estro de Anhui-a Buroo pri Kultura Restaĵo, diris:

"La 'antikvaj konstruaĵoj + ' estas sinteza modelo surbaze de hui-stilaj konstruaĵoj, inkluzive de antikvaj konstruaĵoj + hotelo, antikvaj konstruaĵoj + edukado, antikvaj konstruaĵoj + oficejo, ktp."

Anhui havas abundajn spertojn en la modelo "antikvaj konstruaĵoj + ". Cai Xiaoli diris:

"La sociaj kapitaloj akcelis protekton kaj utiligon de la antikvaj konstruaĵoj. Tio estas tre bona sperto de la disvolvo en Anhui."

La hotelo Shu Detang situas en la gubernio Chengkan de Anhui. Tiu hotelo estas rekonstruita surbaze de la antikvaj konstruaĵoj. Su Tong, reprezentanto de la hotelo Shu Detang, diris:

"En 2014, ni venis al la gubernio Chengkan kaj aĉetis tiujn antikvajn konstruaĵojn. Ni rekonstruis la hotelon surbaze de la antikvaj konstruaĵoj, protektante la antikvajn aspektojn de la konstruaĵoj."

La modelo "antikvaj konstruaĵoj + hotelo" akcelis turisman konsumon en tiu ĉi loko kaj altigis ekonomian profiton de la antikvaj konstruaĵoj. Pli kaj pli multaj homoj venas al Anhui kaj konas profundan kulturon de la antikvaj konstruaĵoj.

Laŭ statistiko de Anhui-a Buroo pri Kultura Restaĵo, estas pli ol 200 familiaj hoteloj en la urbo Huangshan de Anhui. Krome la loka registaro rekonstruis la antikvajn konstruaĵojn en kulturan servan centron por prezento de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj en aktivadan centron por maljunuloj. Tiuj rimedoj altigis vivan kvaliton de la lokanoj. Cai Xiaoli diris:

"Nur altigi vivan kvaliton de la lokanoj, la turistoj povas sperti feliĉon de la lokanoj. La vivo de lokanoj estas unu el la spertoj de turistoj. Tiel, la lokanoj povas pozitive akcepti la turistojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin