Hassan Rouhani: Irano eble superos limigitan abundecon de riĉigita uranio

(GMT+08:00) 2019-07-04 12:35:17     Redaktoro:Li

Iranaj amaskomunikiloj merkrede raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani faris paroladon dirante, ke se Usono kaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio ne plenumas la devojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando, Irano superos la limigitan abundecon de riĉigita uranio, difinitan en la nuklea interkonsento.

Rouhani postulis, ke Usono kaj membroŝtatoj de la EU efike plenumu siajn promesojn kaj rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, alie, ekde la 7a de julio, Irano superos la limigitan abundecon de riĉigita uranio. Li diris, ke Irano produktos riĉigitan uranion kun ia ajn abundeco laŭ enlanda postulado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin