Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun elektita prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2019-07-04 20:24:40     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Tijjani Muhammad-Bande, elektita prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Li gratulis Muhammad-Bande pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj diris, ke en la pasintaj pli ol 70 jaroj de post sia fondiĝo, la UN ludis neanstataŭigeblan rolon en konservado de internaciaj paco kaj sekureco, akcelado de tutmonda disvolviĝo kaj faciligo de internacia kunlaboro. La venonta jaro markos la 75an datrevenon de la UN, kaj la ĉina flanko subtenas la UN en preparo pri rilataj celebradoj, kio havas speciale gravan signifon por protekti principojn de multflankeco, suverena egaleco kaj paca traktado de demandoj. Li aldonis, ke Ĉinio firme protektos plu internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno, persistos en la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN, kaj laboros kun ĉiuj aliaj landoj por profundigi kunlaboron, defendi internacian juston, kune trakti defiojn kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Muhammad-Bande dankis Ĉinion por ĝia forta subteno al la UN kaj diris, ke kiel prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN li firme subtenos multflankecon, konservos la ĉelojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj subtenos la membroŝtatojn en traktado de demandoj per konsiliĝo. Li aldonis, ke li laboros per objektiva kaj senpartia sinteno kaj fortigos komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin