6,4-magnituda tertremo trafis sudan Kalifornion

(GMT+08:00) 2019-07-05 13:58:35     Redaktoro:Li

Ĵaŭde matene en suda Kalifornio de Usono okazis 6,4-magnituda tertremo. La tertremo estis sentebla en la regiono Los-Anĝeleso. Ankoraŭ estas neniu raporto pri vunditoj kaj mortintoj.

La tertremo okazis je la 10a horo kaj 33 minutoj ĵaŭde matene laŭ loka tempo. La epicentro kun profundo de 10,7 kilometroj estis monitorita je 12 kilometroj for de la valo Searles. Dum 3 horoj post la tertremo en najbaraj regionoj okazis pli ol 90 postskuoj kun la gradoj inter 2,5 kaj 4,6.

Seismologiaj fakuloj de la Kalifornia Instituto de Teknologio diris en gazetara konferenco, ke eble okazos pli-ol-5-magnitudaj postskuoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin