Komerca ministerio: Usono devas nuligi ĉiujn aldonitajn tarifojn por atingi interkonsenton kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:26:22     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke ĉar la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj estis kaŭzitaj de la usonA efektivigo de aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj, ĉiuj tiuj tarifoj devas esti nuligitaj, se la du landoj povus atingi interkonsenton.

En la lastatempa renkontiĝo dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Osako, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono konsentis rekomenci ekonomian kaj komercan konsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj Usono diris, ke ili ne efektivigos novajn tarifojn sur ĉinaj produktoj.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke nun teamoj de Ĉinio kaj Usono por intertraktado subtenas komunikadon. Li diris, ke la konsekvenca pozicio de Ĉinio estas, ke ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj finfine devas esti solvitaj per dialogo kaj konsiliĝo surbaze de egaleco. Ĉinio bonvenigas la fakton, ke Usono ne metos novajn tarifojn sur ĉinajn produktojn por eviti pluan eskaladon de ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj.

Parolante pri la argumento de la usona flanko, ke la venonta komerca interkonsento devas esti klinita en la direkto favora al la usona flanko, Gao diris, ke la esenco de ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro estas reciproka profito kaj kungajna kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin