En renoviĝo de EU-gvidantaro antaŭvideblas la rilatoj inter Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2019-07-09 18:27:44     Redaktoro:Xiong

La 7an de julio la ĉina prezidanto Xi Jinping mesaĝis al la belga ĉefministro Charles Michel, gratulante, ke li elektiĝis kiel nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Xi diris, ke Ĉinio subtenas, ke Eŭropo ludu pli gravan rolon en internaciaj aferoj, kaj deziras, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) ĉiam progresu flanke de paco, kresko, reformo kaj civiliziteco. Tio montras la pozitivan volon de Ĉinio, strebi al akcelo de kunlaboro inter Ĉinio kaj EU.

Aktuale la disvolviĝo de Eŭropo frontas al ne malmulte da defioj. Unuflanke, la krizo de rifuĝintoj ankoraŭ ne finiĝis; la forto de la naciisma politiko leviĝas ĝenerale; kaj la problemo de Britio "eliri el EU" ankoraŭ estas pendanta kaj ne solvita. Aliflanke, Eŭropo vizaĝas al la ekonomia malsuprenpremo; la teknologia kreivo kaj industria konkurencivo prezentas sin iom malfortiĝantaj; kaj la komerca disputo inter EU kaj Usono restas ade. En tia kazo firmigi kaj fortigi kunlaboron kun Ĉinio sendube estas unu el la plej gravaj diplomatiaj direktoj de EU.

Fakte, tiu optisima perspektivo baziĝas sur la reala fundamento, sur kiu la komunaj interesoj de Ĉinio kaj EU ĉiam pli grandiĝas. En la printempo de ĉi jaro la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina ĉefministro Li Keqiang sinsekve vizitis Eŭropon, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj EU alvenigis al si "plejbrilan momenton". En la 21a kunveno de gvidantoj el Ĉinio kaj EU, okazinta en aprilo, Ĉinio kaj EU refoje promesis lasi la kvar partnerecojn por Ĉinio kaj EU, nome pri paco, kresko, reformo kaj civiliziteco, akiri novan progreson, kaj kune fari planadon pri kunlabora tagordo post la jaro 2020. El tiu senco la renoviĝo de EU-gvidantaro ne influos la ĝeneralan direkton de la kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, kaj des pli, ĝi espereble donos novan dinamikon al la duflanka kunlaboro.

Ĉinio esperas, ke ĝi kune kun la nova gvidantaro de EU, en la venontaj kvin jaroj, movi la ĉina-eŭropan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo. Fari pli granda la kukon komunan por Ĉinio kaj EU estas konforme al la interesoj de la du partioj kaj ankaŭ utile al la paco kaj prosperiĝo de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin