Ĉinio postulas al Usono tuj nuligi la planon vendi armilojn al Tajvano

(GMT+08:00) 2019-07-09 20:35:25     Redaktoro:Xiong

Oni raportis, ke la 9an de julio la kunlabora buroo de defenda sekureco sub la Usona Departemento de Defendo sciigis al la Usona Kongreso, ke ĝi planas vendi al Tajvano armilojn valorajn al 2,22 miliardoj da usonaj dolaroj. Por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco diris, ke Ĉinio postulas al Usono tuj nuligi la planon vendi armilojn al Tajvano. Geng Shuang rimarkigis:

"Tajvano estas neforigebla parto de la teritorio de Ĉinio. Iu ajn ne subtaksu la firman volon kaj fortan decidon de la ĉinaj registaro kaj popolo defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon kaj kontraŭstari la intervenon el ekstero. Ĉinio urĝas Usonon observi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn bultenojn por Ĉinio kaj Usono, tuj nuligi la planon vendi armilojn al Tajvano kaj ĉesigi militajn kontaktojn kun Tajvano, por eviti, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la paco kaj stabileco de la Tajvana markolo estu plue damaĝataj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin