Xi Jinping gratulis Charles Michel pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio

(GMT+08:00) 2019-07-09 10:22:09     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulon al Charles Michel pro lia elektiĝo kiel nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

Xi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) disvolviĝas en bona tendenco; la du flankoj havas oftajn interŝanĝojn sur diversaj niveloj; la pragmata kunlaboro rikoltas riĉajn fruktojn; la interpopolaj interŝanĝoj progresas multe; kaj la konsiliĝo de ambaŭ flankoj ludas efikan rolon en tutglobaj aferoj.

Xi diris, ke la longperioda konstanta progreso de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU ne nur estas komuna intereso de la du flankoj, sed ankaŭ kontribuas al la mondaj paco kaj prospero. Ĉinio subtenas Eŭropon ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj.

Xi diris, ke li forte akcentas disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj volas klopodi kun prezidanto Michel por kune atingi pli grandan progreson sub la partnereco de paco, kresko, reformo kaj civilizacio, kio profitigos popolojn de Ĉinio kaj Eŭropo, kaj ankaŭ alportos pli grandan kontribuon al disvolviĝo kaj stabilo de la mondo.

En la sama tago ankaŭ ĉefministro Li Keqiang gratulis Charles Michel pro lia elektiĝo. Li montris en la mesaĝo, ke Ĉinio volas klopodi kun la EU por kapti la ŝlosilajn ŝancojn de la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj puŝi la ĉina-eŭropan ampleksan strategian partnerecon al nova alto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin