Ĉina totala valoro de importo kaj eksporto en la unua duonjaro kreskis per 3,9%

(GMT+08:00) 2019-07-12 17:42:51     Redaktoro:Xiong

La 12an de julio la Ĉina Dogana Administracio eldonis donitaĵojn, dirante, ke en la unua duonjaro la ĉina totala valoro de importo kaj eksporto estis 14 670 miliardoj da juanoj, nome kreskis je 3,9% kompare kun tiu de la sama periodo de 2018. Detale: la eksporta totala valoro estis 7 950 miliardoj da juanoj kaj kreskis je 6,1%; la importa totala valoro 6 720 kaj je 1,4%; kaj la favora komerca saldo estis 1 230 miliardoj da juanoj kaj pliiĝis per 41,6%.

En tiu tago Li Kuiwen, proparolanto de la Ĉina Dogana Administracio, diris, ke en la unua duonjaro la ĉina importo kaj eksporto iris stabile kaj paŝeme antaŭen. Kvankam la ekstera medio estas serioza kaj komplesa, tamen la ĉina komerco rilata al ekstero funkcias en ordo kaj la struktura plibonigo pri ekstera komerco ankoraŭ estas plenumata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin