Putin kaj Zelensky unuafoje telefone konversaciis

(GMT+08:00) 2019-07-12 11:20:21     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Volodymyr Zelensky ĵaŭde telefone diskutis pri demando de la ukraina sudorienta regiono. Estis la unua fojo, ke la du prezidentoj telefone konversaciis.

Deklaro publikigita en retpaĝaro de Kremlo diris, ke tiutage Putin telefone interparolis kun Zelensky laŭ invito. La du ŝtatestroj konsiliĝis pri demando de la ukraina sudorienta regiono kaj diskutis pri liberigo de retenitaj personoj unu al la alia flanko. La deklaro diris ankaŭ, ke rusa prezidento diris, ke la rusa flanko volas daŭrigi komunikadon en la "normandia maniero".

Zelensky publikigis videaĵon en socia komunikilo en la 8a de julio, proponante okazigon de intertraktado kun Putin en Minsko. Li esperis, ke gvidantoj de Usono, Britio, Francio kaj Gemranio partoprenos en la intertraktado. Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris, ke la rusa flanko konsideros la proponon, tamen nun ili ankoraŭ ne povas fari respondon, ĉar Usono kaj Britio ne estas membroj de la normandia kvarpartia intertraktado, nome Ukrainio, Rusio, Francio kaj Germanio, kaj la rusa flanko bezonas taksi perspektivon de tiu ĉi nova kadro de intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin