Putin: Enmiksiĝo en situacion de Venezuelo estas neakceptebla

(GMT+08:00) 2019-07-12 11:27:52     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke enmiksiĝo de eksteraj fortoj en la situacion de Venezuelo estas neakceptebla.

Deklaro publikigita en la retpaĝaro de Kremlo diris, ke tiutage en Moskvo, Putin interparolis kun bolivia prezidento Evo Morales. Li diris en gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la rusa flanko ĉiam opinias, ke enmiksiĝo de eksteraj fortoj en la situacion de Venezuelo estas neakceptebla, kaj ankaŭ Morales havas similan vidpunkton pri tio. Li aldonis, ke nun, la venezuela registaro rekomencis dialogon kun la opozicio sub la mediaciado de Norvegio, kaj Rusio kaj Bolivio esperas, ke la venezuela registaro kaj la opozicio trovos solvon akcepteblan por ambaŭ por renormaligi situacion en la lando.

Putin diris ankaŭ, ke Rusio kaj Bolivio opinias, ke observataj devas esti normoj de internacia leĝo, difinitaj en la Ĉarto de la UN, inkluzive de respekto al subvereneco kaj interesoj, malkonsento de premado kaj unuflankaj sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin