Britio volas liberigi retenatan petrolŝipon de Irano kun kondiĉo

(GMT+08:00) 2019-07-14 17:17:38     Redaktoro:Yu

Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt diris sabate, ke Britio volas liberigi retenatan petrolŝipon de Irano, se ĝi certigas, ke la celloko de la ŝipo ne estas Sirio.

Hunt faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun sia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif. La rimarkoj liveras novan oportunon por mildigo de la streĉeco kaŭzita pro reteno de la petrolŝipo.

Hunt diris en socia komunikilo, ke lia telefona konversacio kun la irana flanko estas konstruema; la irana flanko diris, ke ili volas klopodi por trakti la okazaĵon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin