Laŭ statistiko, publikigita de la ĉina Stata Statistika Buroo, laŭ la unua kalkulo, en la antaŭa duonjaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio atingis 4503,3 miliardojn da juanoj, kreskante je 6,3% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. En la unua trisemestro, la kresko atingis 6,4%, kaj en la dua trisemestro la nombro kreskis je 6,2% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. En la antaŭa duonjaro, la ĉina ekonomio kreskis en stabileco.