Netanyahu avertis libanan Hezbollah ne agi senpripense

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:50:44     Redaktoro:Yu

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu dimanĉe avertis la libanan grupon Hezbollah ne agi senpripense kontraŭ Israelo, alie ĝi suferos detruan baton de Israelo.

Netanyahu faris la averton en regula kunveno de la kabineto. Li diris, ke Hezbollah aŭdacos ataki Israelon, ĝi kaj Libano suferos detruan militan baton de Israelo.

La averto estis reago al rimarkoj de gvidanto de Hezbollah Nasrallah Hassan, kiu diris vendrede en intervjuo kun raportistoj, ke ekde la libana milito en 2006, la milita kapablo de Hezbollah evidente plialtiĝis, kaj ili kapablas bati sensivajn celojn en la suda kaj norda partoj de Israelo. Li aldonis, ke se Usono komencos militon kontraŭ Irano, Israelo certe estos implikita en la militon kaj eble detruita, kaj se Usono komprenas, ke milito detruos Israelon, ĝi rekonsideros sian agon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin