Irano urĝis okcidentajn landojn reveni al nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2019-07-16 12:57:05     Redaktoro:Yu

La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke la Irana Atom-Energia Organizo tiutage publikigis deklaron, dirante, ke Irano ankoraŭ volas solvi malkonsenton per diplomatia vojo kaj vokas eŭropajn landojn kaj Usonon plenumi siajn promesojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando, alie ĝi plialtigos la abundecon de sia urani-riĉigo.

La raporto citis la deklaron, ke la urani-riĉigo de Irano jam superis la limigitan abundecon de 3,67% kaj la limigitan stokon de 300 kilogramoj, kaj la abundeco de riĉigita uranio atingis 5,4%. Irano diris, ke se eŭropaj landoj kaj Usono rifuzos plenumi siajn promesojn, ĝi kapablos revenigi la nuklean aktivecon al la nivelo antaŭ subskribo de la nuklea interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin