Ursula Von der Leyen elektita kiel prezidanto de Eŭropa Komisiono

(GMT+08:00) 2019-07-17 13:21:06     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Parlamento marde voĉdone elektis germanon Ursula Von der Leyen venonta prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

La Eŭropa Parlamento konsistas el 747 membroj. Tiuvespere en la balotado, Von der Leyen estis elektita per 383 voĉoj kontraŭ 327 kun 22 sindetenoj.

Ŝi oficiale transprenos la oficon de nuna prezidanto Jean-Claude Juncker en la 1a de novembro, fariĝante la unua ina prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Von der Leyen diris dum sia prelego en la Eŭropa Parlamento, eksplikante sian poltikon, ke la EU faros pli grandajn klopodojn en reago al klimatŝanĝiĝo, kaj atingos la celon de karbona neŭtraligo kaj enskribos ĝin en la unua leĝo de la unio pri traktado de klimatŝanĝiĝo antaŭ 2050.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin