Partioj de konflikto en Ukrainio konsentis pri senlima militpaŭzo

(GMT+08:00) 2019-07-18 13:07:54     Redaktoro:Yu

Speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Martin Sajdik, diris merkrede en la belorusa ĉefurbo Minsko, ke partioj de la konflikto en orienta Ukrainio konsentis efektivigi senliman militpaŭzon ekde la 21a de julio.

La tripartia kontaktgrupo pri Ukrainio, inkluzive de Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj Rusio, okazigis intertraktadon tiutage en Minsko. Sajdik diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke la tripartia kontaktgrupo konsiliĝis pri enhavoj de deklaro koncerna al kompleta observo de senlima militpaŭzo ekde frumateno de la 21a de julio laŭ kieva tempo.

La deklaro diris, ke la plej altaj komandejoj de partioj de la konflikto instrukcios militpaŭzon per publikigo de deklaro. Ĉiuj partioj emfazis, ke grave estas ne plu preni ofensivajn, skoltajn kaj detruajn agojn, ne uzi ian ajn armilon, nek aranĝi pezajn armilojn kaj ekipaĵojn en lernejoj, infanĝardenoj, hospitaloj kaj aliaj publikaj instalaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin