Ĉefo de UN alvokas agojn por honori heredaĵon de Mandela

(GMT+08:00) 2019-07-19 14:23:03     Redaktoro:Yu

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, diris ĵaŭde, ke la plej bona tributo al Nelson Mandela troviĝas en agoj.

Por festi la Internacian Tagon de Nelson Mandela, kiu falas en la 18an de julio, la ĝenerala sekretario diris, ke la mesaĝo de Mandela al la mondo estas klara kaj ke "ĉiu el ni povas satariĝi kaj agi por daŭra ŝanĝo".

Guterres diris, "Mandela estas eksterordinara tutmonda batalanto por digno kaj egaleco, kaj unu el la plej ikonecaj kaj inspiraj gvidantoj de nia tempo, kaj ekzemplis kuraĝon, kompaton kaj promeson al libereco, paco kaj socia justeco."

Li aldonis, "La alvokoj de Mandela por socia kohereco kaj fino de rasismo estas aparte gravaj hodiaŭ, kun malama parolado ĵetanta grandiĝantan ombron en la tuta mondo. Kiam ni laboras kolektive por paco, stabileco, daŭrigebla disvolvado kaj homaj rajtoj por ĉiuj, la rememoro de la ekzemplo starigita de Nelson Mandela multe profitigos nin."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin