Ĉu usonaj politikistoj kun malbonaj intencoj havus kvalifikon por paroli pri "religia libereco"

(GMT+08:00) 2019-07-20 14:55:05     Redaktoro:Xiong

La 18an de julio la usonaj vicprezidento Pence kaj ŝtatsekretario Pompeo respektive faris paroladon, misfamigante Ĉinion pri "subpremo" de religia libereco kaj "atenco" de homaj rajtoj. Kiel altrangaj oficialuloj de la usona registaro ili parolis kontraŭ faktoj kaj kun la intenco konfuzi nigron kun blanko. Sub la mantelo de religio kaj homaj rajtoj ili krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, intencante fabriki secesion kaj ĥaoson en Ĉinio, kio sendube kaŭzas gravan frapon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Nigrigi la ĉinajn politikojn pri etnoj kaj religioj kun ekzemploj kiel Xinjiang kaj Tibeto ĉiam estas "interesaj punktoj" de iuj usonaj personoj. En sia parolado Pence kaj Pompeo mistordis en "reedukejon" la trejnan centron de profesia edukado kun la celo forigi terorismon en Xinjiang kaj kondamniis, ke Ĉinio faris persekuton al tibetaj budhanoj. Ili ambaŭ, kvazaŭ fiksideuloj kaj blinduloj kun okuloj, tute ne vidas la faktojn rekonitajn de la internacia komunumo.

En Xinjiang mezume ekzistas unu moskeo por ĉiu kvincent-tridek-opo da islamanoj, kaj la totala kvanto de moskeoj estas 24 400. La loka registaro laŭleĝe fondis la trejnajn centrojn de profesia edukado por savi tiujn, kiuj kulpis delikton aŭ agis kontraŭ leĝoj, kaj penis ekstermi terorajn agojn antaŭ ol ili okazis. Jam en preskaŭ tri jaroj ne okazis terora kazo en Xinjiang, kio montras, ke la fondo de trejnaj centroj estas efika rimedo kaj akceptita de la popolamasoj.

En Tibeto ekzistas pli ol 1 700 religiaj lokaloj, kaj la nombro de gebikŝuoj estas ĉ. 46 000. La tibetaj civitanoj plene ĝuas la liberecon je religio kaj kredo, preskribitan en la ĉina konstitucio.

Sed iuj usonaj personoj tenas "duoblan normon" rilate al la ĉina politiko pri religio: ili kalumniis la laŭleĝan pritraktadon de religiaj kontraŭleĝaj agoj fare de Ĉinio kiel "persekutadon". Ili eĉ senskrupule intervidiĝis kun malobservintoj de leĝo kaj staras flanke de ili. Evidentiĝas, ke ili celas interveni en la internajn aferojn de Ĉinio. Tiu faro de Usono ne nur damaĝas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, sed ankaŭ la prestiĝon kaj interesojn de Usono mem.

Kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas la ĝenerala tendenco kaj la deziro de la ĉina kaj usona popoloj. Pence kaj Pompeo, kiel usonaj altranguloj, devus fari aferojn, kiuj estas utilaj al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, sed ne male.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin