Ĉinio esprimas fortan indignon kaj severan kondamnion kontraŭ la kruela perfortaĵo rilate al la kazo de Zhang Yingying

(GMT+08:00) 2019-07-20 16:54:30     Redaktoro:Xiong

La 19an de julio, kiam Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris respondon al koncerna demando pri la kazo de Zhang Yingying, li diris, ke Ĉinio refoje esprimas fortan indignon kaj severan kondamnion kontraŭ la kruela perfortaĵo rilate al la kazo de Zhang Yingying, kaj ke la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ĉina konsulejo en Usono donos plu necesajn helpojn al la familio de Zhang Yingying.

En tiutaga gazetara konferenco estis raportisto, kiu demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke la kazo de Zhang Yingying jam havas rezulton: la suspektato Brendt Christensen estas kondamnita al dumviva malliberigo kaj ne havas la rajton je kondiĉa liberigo?

Geng Shuang diris: "Ni ĉiam zorgas pri la kazo de Zhang Yingying kaj ankaŭ rimarkis la deklaron faritan de la familio de Zhang Yingying." "Ni refoje esprimas fortan indignon kaj severan kondamnion kontraŭ la kruela perfortaĵo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin