Diĝita registaro alportas oportunecon kaj varmon al popolo

(GMT+08:00) 2019-07-25 15:37:24     Redaktoro:Xiong


"La diĝita registaro alportas oportunecon al handikapuloj kaj ŝparas al ni tempon kaj administrajn formalaĵojn."

Su Liping, kiu estas handikapulino, diris antaŭajn vortojn. Ŝi loĝas en la urbo Shenzhen de la provinco Guangdong. Ŝi diris al raportisto, ke ŝi perdis sian kriplan atestilon, kaj tio alportis multajn maloportunojn al ŝi. Tamen la apo "Yueshengshi" solvis ŝian problemon. Ŝi diris:

"Mia amiko rekomendis la apon kaj instruis min uzi ĝin. Per ĝi mi en mallonga tempo havigis al mi novan atestilon pri kripleco."

Su diris, ke per la apo ŝi gajnis tiun atestilon en unu semajno. Sen tiu apo, ŝi bezonus pli ol unu monaton por gajni tiun atestilon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui "diĝitan Ĉinion kaj saĝan socion". La apo "Yueshengshi" estas grava frukto de transformiĝo de la tradicia registaro al diĝita registaro.

Nun la nombro de uzantoj de tiu apo estas 13.17 milionoj kaj la nombro de vizitoj de la retejo per la apo estas 9.15 milionoj. La apo liveris 687 servojn al popolanoj. La loka registaro daŭre multigos kaj bonigos la servon de la diĝita registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin