Novaĵoj  (Julio 29)

(GMT+08:00) 2019-07-29 15:26:34     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 29a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Honkongo kritikas rimarkojn de usona kongresano; ĉinaj entreprenoj faris progreson en aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono dimanĉe bedaŭris kaj firme oponis la falsajn rimarkojn de usona kongresano pri la traktado de lastatempaj protestoj fare de la honkonga polico.

Eliot L. Engel, prezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, diris, ke li estas profunde maltrankvila pri la raportoj pri polica brutalaĵo kiel respondo al pacaj protestoj en Honkongo kaj ke akuzoj pri perforto de polico dum la pasintaj semajnoj malbriligis la internacian reputacion de Honkongo pri bona regado kaj senpartia justico

La proparolanto diris en deklaro, ke de post la reveno de Honkongo, la centra registaro de Ĉinio sin devontigis al la principoj de "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administras Honkongon" kaj alta aŭtonomeco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono rigore laŭ la konstitucio kaj la Baza Leĝo. Ĝuste pro tio, Honkongo konservis prosperon kaj stabilecon, kaj honkonganoj ĝuas senprecedencajn vastajn rajtojn kaj liberecojn.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio dimanĉe forte kondamnis neleĝan amaskunvenon en Yuen Long, en kiu okazis serio da perfortaĵoj.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke la registaro profunde bedaŭras, ke iuj homoj ankoraŭ partoprenis en la publika procesio kaj publika kunveno en Yuen Long, malgraŭ la malpermeso kaj opono de la polico. Post la publika prosesio, iuj radikalaj manifestaciantoj perforte sturmis kordonojn de la polico, detruis polican veturilon kaj blokis vojojn. La registaro forte kondamnis la protestantojn pro rompo de la publika paco kaj intenca malobservo de la leĝo. Li aldonis, ke la polico prenos seriozajn sekvajn agojn kontraŭ tiuj perfortaj manifestaciantoj.

La honkonga polico diris dimanĉe en deklaro, ke dum la agado, la polico arestis 11 virojn en la aĝo de 18 ĝis 68 jaroj, pro kulpoj, inkluzive de kontraŭleĝa kunveno, posedo de ofensiva armilo, atenco al policano kaj atako. Almenaŭ kvar policanoj estis vunditaj dum la agado. La deklaro diris, ke la polico kondamnas la intencajn atakojn de perfortaj protestantoj kaj emfazas, ke ĝi esploros ĉiujn kontraŭleĝajn kaj perfortajn agojn, kapablas kaj decidas konservi leĝon kaj socian ordon kaj toleras neniun perfortan agon.

Sabate en Santiago, ĉilia prezidento Sebastian Pinera renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Pinera diris, ke Ĉilio ĉiam atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio, kaj la interrilatoj stabile kaj sane disvolviĝis en la pasintaj proksimume 50 jaroj de post la starigo de ĉilia-ĉinaj diplomatiaj rilatoj. Li diris, ke lia lando volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio, bonvenigas ĉinajn firmaojn partopreni en ĝia ekonomia konstruado, inkluzive de adjudikado de konstruo de la kvina-generacia telekomunika reto. Li aldonis, ke Ĉilio firme protektas multflankecon kaj liberan komercon, oponas ĉian protektismon kaj esperas, ke Ĉinio kaj Usono solvos komercan konflikton per dialogo kaj konsiliĝo.

Wang diris, ke Ĉinio volas preni ĝisdatigon de la ĉina-ĉilia liberkomerca interkonsento kiel okazon por plibonigi komercon kaj investadon inter la du flankoj. Li diris, ke la ĉina flanko aprezas la malferman politikon de Ĉilio, instigos siajn entreprenojn aktive partopreni en la konstruado de la kvina-generacia reto kaj bazaj instalaĵoj de Ĉilio kaj nutros teknologian novigadon kaj ciferecan ekonomion kiel novajn punktojn por kreskigo de duflanka kunlaboro. Li akcentis, ke Ĉinio forte subtenos Ĉilion en gastigo de la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en tiu ĉi jaro.

Laŭ oficiala informo, milionoj da tunoj da usonaj sojfaboj estas transportataj al Ĉinio per ŝipoj. Tio estas la plej nova progreso de ĉinaj entreprenoj en la aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj post la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Osako.

Samtempe, la usona registaro anoncis la nuligon de aldonaj tarifoj truditaj al 110 eroj de ĉinaj industriaj produktoj kaj esprimis sian volon instigi la usonajn kompaniojn plu liveri siajn produktojn al rilataj ĉinaj entreprenoj.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco, ĉio ĉi montras la pretecon de la du flankoj efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Osako. Ekde la 19a de julio iuj ĉinaj firmaoj demandis usonajn liverantojn pri la nova aĉeto de usonaj agrikulturaj produktoj inkluzive de sojfaboj, kotono, porkaĵo kaj sorgo. Nun serio da negocoj estas faritaj laŭ merkataj kondiĉoj.

La rilataj ĉinaj entreprenoj petis la nuligon de aldonaj tarifoj sur iuj el la usonaj agrikulturaj produktoj, kaj la Komisiono pri Dogana Tarifo de la Ŝtata Konsilio traktos iliajn peticiojn laŭ difinitaj proceduroj.

La komuna komitato de la Komuna Ampleksa Agadplano pri la irana nuklea demando okazigis specialan kunvenon dimanĉe en Vieno por diskuti pri efektivigo de la irana nuklea interkonsento. La ĉina delegacio estis estrata de Fu Cong, ĝenerala direktoro de la Departemento pri Armila Regado en la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Fu diris, ke certigo de kompleta kaj efika efektivigo de la irana nuklea interkonsento estas la postulo de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN kaj ankaŭ la sola reala kaj efika vojo al traktado de la irana nuklea demando. Li diris, ke la ĉina flanko esperas, ke ĉiuj partioj estos trankvilaj kaj sindetenaj, solvos malkonsentojn en la kadro de la komuna komitato kaj klopodos mildigi la nunan streĉecon.

Dimanĉe en Kubuqi, la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio, fermiĝis la 7a Internacia Kubuqi-Forumo pri Dezerto.

Pli ol 400 politikaj gravuloj, komercaj gvidantoj kaj fakuloj el pli ol 30 landoj kaj regionoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj ĉeestis la forumon kun la temo "Verdaj Zono kaj Vojo, Komuna Konstruado de Ekologia Civilizacio". Ili vizitis lokajn industriojn de dezert-ekologia ekonomio kaj okazigis profundajn diskutojn ĉirkaŭ la temoj de verdaj Zono kaj Vojo, la komunumo kun komuna estonteco por la homaro, verda financo kaj daŭripova ekologia rebonigo, teknologia novigado kaj ekologia rebonigo, batalo kontraŭ dezertiĝo kaj pliigo de la enspezo de terkulturistoj kaj paŝtistoj. Ili diskutis ankaŭ pri la ebleco disvastigi la reĝimon de Kubuqi per internacia kunlaboro. Iuj fakuloj diris, ke Ĉinio faris grandan kontribuon al la tutmondaj klopodoj por protekto de ekologia medio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin