La Nacia Statistika Buroo dimanĉe diris en deklaro, ke ĉi tiuj novaj ekonomiaj motoroj okupis 16,1% de la kontribuo al la malneta enlanda produkto de la lando en la lasta jaro, pli multe je 0,3 procentpunkto ol en la antaŭa jaro.
La deklaro diris, ke la novaj motoroj kreskis je 12,2% ĝis 14,54 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,11 duilionoj da usonaj dolaroj) en 2018. Ilia kresko estis pli alta je 2,5 procentpunktoj ol tiu de la malneta enlanda produkto.
Inter ili, tiuj en la terciara industrio estis la plej grandaj kontribuantoj al la malneta enlanda produkto per la porcio de 8,5%, kaj ilin sekvis tiuj en la sekundara industrio.