Daŭra premado ne utilas al Ĉinio nek al konsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-07-31 13:19:22     Redaktoro:Xiong

Marde okazis la 12a altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Preskaŭ samtempe, iuj usonanoj diris, ke Ĉinio estis repuŝita kaj Usono disvolviĝis bone pro la dogana politiko, kaj kolumniiis Ĉinion modifiis enhavon de interkonsento ĉiam en la lasta minuto. Ĉe la rekomenco de la konsiliĝo, kiu trairis malfacilojn, la vortoj de tiuj usonanoj ne prezentis sincerecon de la konsiliĝo kaj malobeis konsenton atingita en la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Osako. Tio estas daŭra premado kontraŭ Ĉinio por havi pli da postuloj en la konsiliĝo.

En la pasinta jaro, la du flankoj havis dekkelkajn konsiliĝojn kaj atingis kosenton, tamen ili ankaŭ renkontis malfacilojn. Usono ofte premis Ĉinion por havi pli da postuloj en la konsiliĝo kaj metis postulon difektantan suverenecon kaj dignon de Ĉinio. Pro tio, ke la du flankoj ne povis plenigi la diverĝon. En la fino de junio en la renkontiĝo en Osako, ĉina kaj usona ŝtatestroj konsentis rekomenci la ekonomian kaj komercan konsiliĝon sur la bazo de egaleco kaj respekto.

Lastatempe, laŭ oficiala informo, milionoj da tunoj da usonaj sojfaboj estis transportataj al Ĉinio per ŝipoj. Tio estas la plej nova progreso de ĉinaj entreprenoj en la aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj post la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Osako.

Samtempe, la usona registaro anoncis la nuligon de aldonaj tarifoj truditaj al 110 eroj de ĉinaj industriaj produktoj kaj esprimis sian volon instigi la usonajn kompaniojn plu liveri siajn produktojn al rilataj ĉinaj entreprenoj.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Komerco, ĉio ĉi montras la pretecon de la du flankoj efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Osako.

Ĉinio kaj Usono finfine rekomencis interkonsiliĝon. Se la du flankoj volas akiri frukton en la konsiliĝo, ili devas plenumi la konsenton atingitan de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en la renkontiĝo en Osako kaj persisti en egaleco kaj reciproka respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin