Novaĵoj  (Julio 31)

(GMT+08:00) 2019-07-31 16:25:20     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 31a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidIs simpozion por peti konsilojn pri ekonomia laboro; defenda ministerio festis la 92an datrevenon de la fondiĝo de la Popola Liberiga Armeo.

Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis kaj alparolis simpozion lunde por peti opiniojn kaj sugestojn pri ekonomia situacio kaj ekonomia laboro en la dua duono de la jaro el gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj.

Xi diris, ke necesas plifortigi fidon, subteni strategian fokusiĝon kaj memori enlandajn kaj internaciajn situaciojn dum strebado por daŭra kaj sana ekonomia disvolviĝo. Li diris, ke malgraŭ la defioj kaj problemoj en ekonomia funkciado, la ĉina ekonomio konservis bonan tendencon, kaj emfazis la bezonon senŝanceliĝe antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon, nutri novajn kreskpunktojn kaj realigi altkvalitan disvolviĝon en la maniero de solida laboro.

La kunvenon ĉeestis Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Ĉefministro Li retrorigardis la ekonomian laboron de Ĉinio en la unua duono de la jaro kaj resumis la konsiderojn de la Centra Komitato de la KPĈ pri ekonomia laboro en la dua duono de la jaro.

Estroj de la centraj komitatoj de ok nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj ankaŭ reprezentantoj de eksterpartiaj eminentuloj faris paroladojn, konsentante kun la analizo de la Centra Komitato de la KPĈ pri la ekonomia situacio kaj planoj pri ekonomia laboro.

Xi dankis ilin por iliaj kontribuoj al la politikfaro de la Centra Komitato de la KPĈ, dirante, ke ili plenumis serion da esplorprojektoj pri la ŝlosilaj taskoj de la partio kaj la registaro, ekzemple pri disvolvado akcelata per novigado kaj optimumigo de la komerca medio por liberigo de la viveco de ekonomiaj entoj.

Xi emfazis, ke tre grave estas certigi stabilan kaj sanan ekonomian kreskon en la dua duono de la jaro, en kiu la Ĉina Popola Respubliko festos la 70an datrevenon de sia fondiĝo.

La Ministerio pri Nacia Defendo marde okazigis akcepton por festi la 92an datrevenon de la fondiĝo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), kiu falas en la 1a de aŭgusto.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono, ŝtata konsilanto kaj ministro pri nacia defendo Wei Fenghe esprimis salutojn de la Armea Tago al la membroj de la Popola Liberiga Armeo, la Armita Polico, la rezerva forto, la milico, civila personaro, veteranoj, armeaj herooj kaj modeloj.

Wei diris en la akcepto, ke la armitaj fortoj ĉiam subtenos la absolutan gvidadon de la partio. Li akcentis, ke Ĉinio firme laŭiros la vojon de paca disvolvado, sekvos defensivan nacidefendan politikon, kaj laboros kun aliaj landoj por fari pli grandajn kontribuojn al paco kaj stabileco de la mondo. Estas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas integra parto de ĉina teritorio. Li promesis, ke la Popola Liberiga Armeo firme protektos nacian suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Ĉinio aprezas la justan voĉon de la Korea Demokratia Popola Respubliko pri la situacio de Honkongo.

Rodong Sinmun, la oficiala ĵurnalo de la KDPR, lastatempe publikigis artikolon subtenantan la rimedojn prenitajn de la ĉina registaro responde al la lastatempa situacio en Honkongo, dirante, ke neniu lando, organizo aŭ individuo rajtas interveni en la aferojn de Honkongo. La artikolo diris, ke la afero de Honkongo tute estas unu el la internaj aferoj de Ĉinio, tial ĝi devas esti traktita konforme al la deziro de la ĉina popolo sen iu ajn ekstera interveno.

Hua aplaŭdis la vidpunkton de la ĵurnalo kaj reasertis, ke Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj ke la ĉina registaro firme oponas ĉian intencon de eksteraj fortoj enmiksiĝi en aferojn rilatajn al Honkongo.

Ĉinio marde reasertis sian oponon kontraŭ la multflankigo de la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF), dirante, ke Usono devas plu evidente redukti sian stokon de nukleaj armiloj konforme al ekzistantaj traktatoj anstataŭ transigi devojn al aliaj landoj.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono lunde forte rekomendis novan strukturon inkluzive de Usono, Rusio, Ĉinio, Britio kaj Francio okaze de eksvalidiĝo de la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj, dirante, ke landoj ekster la traktato ankoraŭ grandigas armilaron.

La Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj estas misila pakto subskribita de Vaŝingtono kaj Moskvo en la fino de 1987 por malhelpi vetarmadon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio zorgas pri kaj oponas kontraŭ la ebla forlaso de la traktato pro unuflanka retiro de Usono. Ŝi urĝis Usonon kaj Rusion solvi diverĝojn per dialogo kaj fari sian plejeblon por konservi la pakton. Ŝi akcentis, ke Ĉinio neniel konsentos pri multflankigo de la traktato, kaj ke multflankigo de la traktato, kiu estas duflanka esence, tuŝas politikajn, militajn, jurajn kaj aliajn kompleksajn demandojn.

En sia unua tago sur la posteno de ĉina konstanta reprezentanto al la UN, Zhang Jun promesis marde, ke Ĉinio, unu el la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, firme subtenos multflankecon kaj la gravan rolon de la UN.

La ambasadoro faris la rimarkojn al ĉinaj raportistoj en la sidejo de la UN en Nov-Jorko. Li diris, "Ni firme subtenos multflankecon, oponos unuflankecon kaj protektismon kaj apogos la gravan rolon de la UN."

Zhang diris, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj venontjare estos festata la 75a datreveno de la fondiĝo de la UN, kaj ke la kunlaboro de Ĉinio kaj la UN staras ĉe nova deirpunkto. Li diris, ke Ĉinio plene uzos siajn unikajn avantaĝojn kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, plenumos la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, aktive partoprenos en internaciaj aferoj, antaŭenigos la solvadon de disputoj per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj, kaj faros siajn kontribuoj al monda paco.

La komuna stabejo de la sud-korea armeo diris merkrede, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pafis du kurtdistancajn balistajn misilojn de sia orienta marbordo.

La du misiloj estis pafitaj je la 5a horo kaj 6 minutoj kaj la 5a horo kaj 27 minutoj matene laŭ loka tempo proksime al la orienta urbo Wonsan de la KDPR. Ili flugis ĉirkaŭ 250 kilometrojn je altitudo de ĉirkaŭ 30 kilometroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin