Xi emfazas fokusiĝon al reformo por fortigo de armeo

(GMT+08:00) 2019-07-31 19:38:25     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis koncentri klopodojn al efektivigo de la strategio pri fortigo de armeo per reformo por antaŭenigi la aferon de konstruado de forta militistaro en la nova epoko.

Xi faris la paroladon marde dum prezidado de kunsido de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri reformo de militaj politikoj kaj institucioj.

En la kunsido okazigita antaŭ la Armea Tago de Ĉinio, kiu falas en la 1an de aŭgusto, Xi esprimis salutojn al ĉiuj membroj de la Popola Liberiga Armeo, armita polico, milico kaj rezerva forto en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin