Novaĵoj  (Aŭgusto 01)

(GMT+08:00) 2019-08-01 16:03:56     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 1a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping emfazas fokusiĝon al reformo por fortigo de armeo; Ĉinio kaj la Asocio de Susdorient-Aziaj Landoj konsentis konstrui pli proksimajn rilatojn. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis koncentri klopodojn al efektivigo de la strategio pri fortigo de armeo per reformo por antaŭenigi la aferon de konstruado de forta militistaro en la nova epoko.

Xi faris la paroladon marde dum prezidado de kunsido de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri reformo de militaj politikoj kaj institucioj. En la kunsido okazigita antaŭ la Armea Tago de Ĉinio, kiu falas en la 1an de aŭgusto, Xi esprimis salutojn al ĉiuj membroj de la Popola Liberiga Armeo, armita polico, milico kaj rezerva forto en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta kolombia prezidento Ivan Duque Marquez merkrede promesis levi dulandajn rilatojn al nova alto.

Dum ilia interparolo en la Granda Popola Halo en Pekino, Xi diris, ke la patro de Duque, kiel membro de la tiama kolombia registaro, firme subtenis la decidon forĝi diplomatiajn ligojn antaŭ 40 jaroj kaj atestis la naskiĝon de la dulandaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas Kolombion partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo por realigi la akordiĝon de disvolvaj strategioj de ambaŭ flankoj. Li vokis la du flankojn plifortigi interpopolajn interŝanĝojn, kune protekti la nunan internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno, antaŭenpuŝi reformon de tutmondaj regadmekanismoj kaj fari pli da klopodoj por helpi la ekonomian tutmondigan procezon fariĝi pli malferma, inkluziva kaj ekvilibra, kaj disvolviĝi al kungajnaj rezultoj.

Duque esprimis gratulojn pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke li admiras la elstaran estrivon kaj eminentan internacian influon de Xi kaj volas lerni la regadan sperton de Ĉinio. Li aldonis, ke la du landoj festos la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj en februaro de 2020, kaj li esperas plilongigi duflankajn rilatojn kaj vastigi kunlaboron en kampoj inkluzive de ekonomio kaj komerco, energio, infrastruktura konstruado, konektiteco, cifereca ekonomio kaj kreemaj industrioj.

Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) konsentis plifortigi rilatojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la membroj de la asocio en Bangkoko merkrede.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la kunveno, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kunlaboraj platformoj gvidataj de ĝi ludis nemankigeblan rolon por konservi socian stabilecon kaj ekonomian kreskon en la orient-azia regiono meze de profundaj tutmondaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la rilatoj kun la asocio, kiu fariĝis ligilo de regiona kunlaboro, kaj la du flankoj ĉiam antaŭeniris man-enmane depost la starigo de la dialoga partnereco antaŭ 28 jaroj, precipe depost la establiĝo de la strategia partnereco antaŭ 16 jaroj. La du flankoj sin dediĉis al praktika kunlaboro kaj laboras por reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, kondukante duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova alto.

Wang diris, ke konsiliĝoj pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro estas aktive antaŭenigita kaj la unua legado de unuopa projekto de ĝia teksto por intertraktado finiĝis antaŭ la planita tempo. Li aldonis, ke ĝi montras la firman kredon de koncernaj landoj konstrui regionajn regulojn kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Ĉina vicĉefministro Liu He, usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin okazigis la 12an ĉina-usonan altnivelan komercan kaj ekonomian konsiliĝon en Ŝanhajo de mardo ĝis merkredo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la taja ĉefurbo Bangkoko, ke la 12a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo faris gravan paŝon antaŭen en nova procezo.

Wang faris la rimarkojn merkrede en gazetara konferenco post renkontiĝo kun taja ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai. Wang diris, ke la nova konsiliĝo markis efektivigon de la konsento atingita de la du ŝtatestroj en Osako, Japanio, kaj ankaŭ respondis la alvokon de la internacia komunumo.

Wang diris, "Ni opinias, ke se la du flankoj konsiliĝos surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj konsideros unu la alian pri gravaj zorgoj, reciprokprofita interkonsento estos atingita, kio konformas ne nur al la interesoj de Ĉinio kaj Usono, sed ankaŭ al komunaj interesoj de ĉiuj aliaj landoj de la mondo. Li diris, ke la rekomenco de ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo pruvis denove, ke kiom ajn komplikaj estas la problemoj inter la du landoj aŭ kiom ajn akraj estas iliaj malkonsentoj, ambaŭ flankoj bezonas kaj devas komunikiĝi per vidalvida dialogo por trovi taŭgan solvon. Li aldonis, "Ni devas ankaŭ konscii, ke malgraŭ diverĝoj, estas vasta spaco por kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono."

La ĉina Ministerio de Komerco informis, ke merkrede finiĝis la 27a intertraktado pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj progreso estis farita por plena preparo pri ministra kunveno de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kiu okazos de la 2a ĝis la 3a de aŭgusto en Pekino.

La 27a intertraktado okazis de la 22a ĝis la 31a de julio en Zhengzhou, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Henan. Ĝin ĉeestis proksimume 700 reprezentantoj de 16 partioj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, nome la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Hindio. Dum kunveno de la Komitato pri Komerca Intertraktado, ĉiuj partioj okazigis ankaŭ kunvenojn de diversaj laborgrupoj pri varkomerco, servokomerco, investado, reguloj pri originaj landoj, komerca reĝustigo, intelekta proprieto, elektronika komerco, leĝoj kaj koncernaj mekanismoj.

La usona registaro merkrede anoncis, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif pro tio, ke li agis en la nomo de la irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en deklaro publikigita de la Blanka Domo, ke Zarif kaj la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kiuj obeas Khamenei, estas iloj por efektivigo de liaj politikoj rompantaj stabilecon. Pompeo diris, ke Usono daŭrigos la rimedojn izoli Iranon diplomatie kaj maksimume subpremi ĝin.

Zarif respondis tiutage en socia komunikilo, ke li havas neniun aktivon alilande, kaj la sankcioj de Usono havos neniun influon sur lin mem kaj liajn familianojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin