Usono efektivigas sankciojn kontraŭ irana ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-08-01 13:13:11     Redaktoro:Yu

La usona registaro merkrede anoncis, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif pro tio, ke li agis en la nomo de la irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en deklaro publikigita de la Blanka Domo, ke Zarif kaj la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kiuj obeas Khamenei, estas iloj por efektivigo de liaj politikoj rompantaj stabilecon. Pompeo diris, ke Usono daŭrigos la rimedojn izoli Iranon diplomatie kaj maksimume subpremi ĝin.

Laŭ deklaro tiutage publikigita de la usona Ministerio de Financo, aktivoj de tiuj truditaj al la sankcioj en Usono estos frostigitaj, kaj usonaj civitanoj estos malpermesitaj al transakcio kun ili.

Zarif respondis tiutage en socia komunikilo, ke li havas neniun aktivon alilande, kaj la sankcioj de Usono havos neniun influon sur lin mem kaj liajn familianojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin