Ĉinio kaj ASOAL konsentis forĝi pli proksimajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-08-01 14:08:43     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) konsentis plifortigi rilatojn en la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la membroj de la asocio en Bangkoko merkrede.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la kunveno, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kunlaboraj platformoj gvidataj de ĝi ludis nemankigeblan rolon por konservi socian stabilecon kaj ekonomian kreskon en la orient-azia regiono meze de profundaj tutmondaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento. Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la rilatoj kun la asocio, kiu fariĝis ligilo de regiona kunlaboro, kaj la du flankoj ĉiam antaŭeniris man-enmane depost la starigo de la dialoga partnereco antaŭ 28 jaroj, precipe depost la establiĝo de la strategia partnereco antaŭ 16 jaroj. La du flankoj sin dediĉis al praktika kunlaboro kaj laboras por reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, kondukante duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova alto.

Wang diris, ke konsiliĝoj pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro estas aktive antaŭenigita kaj la unua legado de unuopa projekto de ĝia teksto por intertraktado finiĝis antaŭ la planita tempo. Li aldonis, ke ĝi montras la firman kredon de koncernaj landoj konstrui regionajn regulojn kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin