Novaĵoj  (Aŭgusto 02)

(GMT+08:00) 2019-08-02 15:51:14     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 2a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj deprimas dungadan merkaton de Usono; eksvalidiĝo de Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj pliigas tutmondan sekurecan riskon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Simptomoj montris, ke ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj deprimas la dungadan merkaton de Usono, havante negativan influon precipe sur la manifakturan sektoron kaj malgrandajn entreprenojn.

La retejo de la brita ĵurnalo Financial Times lastatempe citis freŝajn donitaĵojn de la usona kompanio ADP en sia raporto, ke la totala nombro de en-etataj dungitoj de la usona privata sektoro kreskis je 156 000 en julio. La nombro iom superis la anticipon de ekonomikistoj, kaj estis malpli granda ol la averaĝo en la lasta jaro kaj en la unua duono de la kuranta jaro. La donitaĵoj montris, ke la kreado de laborpostenoj en usonaj malgrandaj entreprenoj estis plu debila en julio, kun 11 000 aldonitaj laborpostenoj.

Ĵaŭde en la taja ĉefurbo Bangkoko ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo.

Wang diris, ke lastatempe Pompeo diris, ke Ĉinio kaj Usono havas malsamajn valorojn, tamen estas komunaj interesoj por la du flankoj, kaj ili povas kunlabori en multaj kampoj. Li aldonis, ke ankaŭ la ĉina flanko opinias, ke ambaŭ devas fortigi komunikadon, redukti misjuĝojn kaj serĉi vojon al komuna gajno por si kaj ankaŭ por la tuta mondo. Wang urĝis la usonan flankon strikte observi la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunikaĵoj kaj singarde trakti demandojn rilatajn al Tajvano. Li esperis, ke la du flankoj grandigos kunlaboron en diversaj kampoj, kaj ke la usona flanko liveros oportunojn anstataŭ krei obstaklojn por personaraj interŝanĝoj de la du landoj.

Pompeo diris, ke la renkontiĝo de usona prezidento Donald Trump kaj ĉina prezidanto Xi Jinping en Osako, Japanio, montris la direkton por plua disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj ke li reasertas, ke Trump kaj la usona registaro ne intencas malhelpi la disvolvadon de Ĉinio, kaj volas konduki vastan kunlaboron kun Ĉinio kaj esperas, ke la usona-ĉina ekonomia kaj komerca konsiliĝo estos antaŭenigita glate. Li aldonis, ke la usona flanko strikte observos plu la tri usona-ĉinajn komunikaĵojn kaj la politikon de unu Ĉinio.

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) ĵaŭde konsentis plu protekti la Komunan Ampleksan Agadplanon, aŭ la iranan nuklean interkonsenton, dum renkontiĝo inter ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca Politiko Federica Mogherini en la taja ĉefurbo Bangkoko ĵaŭde.

Rilate la iranan nuklean demandon, ambaŭ flankoj konsentis ankaŭ protekti multflankecon kun la UN kiel la centro kaj oponi la kampanjon de "maksimuma premado", kaj alvokis koncernajn partiojn konservi sindetenon kaj malebligi eskaladon de la situacio.

Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, Wang diris, ke Ĉinio volas vidi sukcesan ŝanĝiĝon de gvidantaro de institucioj de la EU, kaj atendas, ke la EU akiros pli grandan atingon en akcelo de integriĝo kaj traktado de defioj.

Mogherini diris, ke la nova gvidantaro de la EU plu atribuos gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kaj efektivigi la konsenton de la gvidantoj, por vastigi konektitecon inter la EU kaj Ĉinio kaj akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke en la pasintaj jaroj post la reveno de Honkongo al la patrujo, la politikoj "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estis bone efektivigitaj; Honkongo, aliĝinta al la procezo de granda rejuniĝo de la ĉina nacio, disvolviĝas kune kun la patrujo kaj plu konservas prosperon kaj stabilecon. Li akcentis, ke faktoj pruvis, ke la praktiko de "unu lando, du sistemoj" atingis sukceson rekonatan de la internacia komunumo, kaj "unu lando, du sistemoj" estas la plej bona solvo al historia demando de Honkongo kaj ankaŭ la plej bona institucia aranĝo por longperiodaj prospero kaj stabileco de Honkongo post ĝia reveno al la patrujo.

Kun la fino de la sesmonata procezo anoncita de Usono por retiro el la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj, la pakto oficiale eksvalidiĝis vendrede, la 2an de aŭgusto. La retiro, kiu estas plia enkorpigo de la unuflanka kaj hegemonia politiko de Usono, certe malfortigos reciprokan strategian konfidon inter grandaj landoj, intensigos vetarmadon en fokusaj regionoj kaj alportos novan riskon al la monda sekureco.

La Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj estis subskribita de Usono kaj tiama Sovetunio. Laŭ la traktato, la du landoj ne devus plu posedi, fari aŭ provi terbazitajn krozmisilojn kaj balistajn misilojn kun la atingopovo de 500 ĝis 5 500 kilometroj kaj paf-instalaĵojn. Ĝi estis rigardata kiel la plej sukcesa interkonsento pri armila regado dum la Malvarma Milito kaj ludis pozitivan rolon por kunordigi strategian ekvilibron inter la du landoj, malpliigi riskojn de konfrontiĝo kaj malebligi disvastigon de nukleaj armiloj.

Sendube, la retiro de Usono el la traktato kaŭzos multoblan detruon al la tutmonda sekureca situacio. Unue, tio vundos rilatojn inter Usono kaj Rusio. Due, Eŭropo kiel la ĉefa batalkampo de la rivalado inter la du landoj eltenos grandan sekurecan riskon. Usono lokis en orient-eŭropaj landoj sistemojn de misiloj celantaj Rusion, kaj Rusio certe prenos kontraŭrimedojn, kio akrigos la rusan konfrontiĝon kun la Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Krome, la azi-pacifika sekureca situacio fariĝos pli kompleksa. Okzaos regiona vetarmado, se Usono lokos pli da mezdistancaj kaj longdistancaj misiloj en la azi-pacifika regiono.

Usono kelkfoje intencis tiri Ĉinion en siajn dialogon kaj interkonsenton kun Rusio. Ĉinio esprimis firman kaj tute klaran oponon kaj akcentis, ke ĝi ne volas implikiĝi en konsuman vetarmadon, kaj ke se la ekstera sekureca situacio malboniĝos, ĝi certe prenos rilatajn rimedojn por efike sekurigi naciajn sekurecajn interesojn.

Japanio vendrede decidis forstreki Sud-Koreion el la listo de landoj rajtigitaj al simpligitaj eksportaj proceduroj. La kabineto de ĉefministro Shinzo Abe aprobis planojn pri forigo de Sud-Koreio el la "blanka listo" de landoj, levante riskojn en la akra diplomatia kverelo inter la najbaroj.

Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Hiroshige Seko diris en gazetara konferenco, ke la forigo de Sud-Koreio el la listo validiĝos la 28an de aŭgusto post necesaj enlandaj proceduroj.

Japanio streĉis regulojn jam en la komenco de la lasta monato pri sia eksportado al Sud-Koreio de tri materialoj gravaj por fabrikado de memorblatoj kaj montriloj, kiuj estas la ĉefapogantoj de la sud-korea eksportado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin