Se iu ne estos fidela al siaj vortoj, do ne estos fruktoj de la intertraktado

(GMT+08:00) 2019-08-03 17:28:02     Redaktoro:Xiong
Nelonge post la 12a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, la usona flanko denove levis la bastonon de tarifo, minacante meti 10-procentajn aldonajn tarifojn sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 1a de septembro. La movo severe malobeas la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en renkontiĝo en Osako, Japanio, devias de la ĝusta vojo kaj ne utilas al solvado de demando. Sincereco estas bazo de la intertraktado. Se iu ne estos fidela al siaj vortoj, do ne estos fruktoj de la intertraktado.

Retrorigardante la ĉina-usonan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la pasintaj pli ol unu jaro, oni povas trovi, ke Ĉinio persistis sincerecon fari konsiliĝon kun Usono kaj atingis grandan progreson. Tamen Usono kvarfoje malobeis la komunan interkonsenton kaj ne estis fidela al siaj vortoj. Tio alportas malfacilon al la konsiliĝo.

Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme oponas kontraŭ la usona plano. Se Usono efektivigos la planitajn aldonajn tarifojn, Ĉinio prenos necesajn kontraŭrimedojn por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj la fundamentajn interesojn de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin