Novaĵoj  (Aŭgusto 05)

(GMT+08:00) 2019-08-05 16:36:37     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la honkonga registaro neniel pvas toleri kontraŭleĝajn agojn; amaspafado en Ohio mortigis 10 homojn kaj vundis 16.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris dimanĉe, ke lastatempaj protestoj en Honkongo multe transpaŝis la limojn de pacaj kaj raciaj protestoj, kaj la regiona registaro kaj la publiko neniel povas toleri tiajn agojn sub iu ajn cirkonstanco.

Responde al la malboniĝanta situacio de lastatempaj protestoj, la proparolanto diris en deklaro, ke kruda malobservo de leĝo, senbrida detruado de publika paco kaj perfortaj atakoj kontraŭ la polico damaĝos la socion, ekonomion kaj popolan vivtenon de Honkongo.

La proparolanto diris, ke lastatempaj protestoj organizitaj en la nomo de esprimado de postuloj intensigis kontraŭleĝajn kaj voj-blokajn agojn. Li diris, ke manifestaciantoj malice faris seriozajn kontraŭleĝajn agojn, inkluzive de perfortaj atakoj en malsamaj distriktoj, atako kontraŭ policanoj kaj estigo de incendio. Manifestaciantoj plue blokis ambaŭ vojojn de la tunelaj tuboj de la Submara Tunelo de Hong Hom kaj gravajn ĉefvojojn kiel la strato Lung Cheung, kaŭzante gravajn malfavorajn influojn al la publiko.

La honkonga registaro ankaŭ alvokas la ĝeneralan publikon esti sur siaj postenoj kaj ŝategi la malfacile akiritan statuson de internacia financa centro, stabilan ekonomian bazon kaj diversan kaj inkluzivan socian medion de Honkongo.

Homoj el ĉiuj sociaj rondoj en Honkongo esprimis sian indignon pri la ago de iuj radikaluloj, kiuj ĵetis la ĉinan nacian flagon en la maron.

Ili forte kondamnis la agon de senhonta tretado sur la nacia digno kaj la principo de "unu lando, du sistemoj", kaj vokis la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono respondecigi la krimulojn.

Videaĵo sabate publikigita en interreto montris, ke kelkaj radikaluloj surhavantaj nigrajn vestojn surgrimpis flagstangon proksime al la Viktoria Haveno de Honkongo, kaj forigis de ĝi la ĉinan nacian flagon, dum iuj komplicoj uzis ombrelojn por konservi la tutan agadon for de la publika vido. Laŭ honkongaj amaskomunikiloj, kun ludemaj ridoj, ili poste ĵetis la flagon en la akvon.

Leung Chun-ying, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, publikigis tri afiŝojn en socia komunikilo por esprimi sian "plej fortan kondamnon" kontraŭ la agado. Li ankaŭ proponis rekompencon de miliono da honkongaj dolaroj (ĉirkaŭ 128 000 usonaj dolaroj) por tiuj, kiuj proponis informojn utilajn al kapto de tiu, kiu faris la krimon.

Cent personoj el diversaj rondoj de Usono subskribis komunan leteron al prezidento Donald Trump kaj la Kongreso, oponante politikon de konfrontiĝo kun Ĉinio. Antaŭ nelonge usona eksa vicprezidento Walter F. Mondale subskribis la leteron, kiu jam gajnis subtenon de pli ol 180 homoj.

La letero sub la titolo "Ĉinio ne estas malamiko" diris, ke multaj agoj prenitaj de la usona registaro rapidigas spiralan malsuprenglitiĝon de usona-ĉinaj rilatoj, kaj la subskribintoj de la letero opiniis, ke pliiĝo de streĉeco de la duflankaj rilatoj ne konformas al tutmondaj interesoj de Usono, kaj ke ili estas maltrankvilaj pri tio.

La letero publikigita sur la ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto en la 3a de julio rimarkigis, ke la konduto de Usono preni Ĉinion kiel malamikon kaj disiĝi kun Ĉinio difektos internacian statuson kaj reputacion de Usono kaj detruos ekonomiajn interesojn de diversaj landoj. Ĝi diris, ke la opono de Usono ne povas malhelpi la kontinuan ekonomian ekspansion de Ĉinio, grandigon de la porcio de ĉinaj entreprenoj en la tutmonda merkato kaj plifortigon de la rolo de Ĉinio en mondaj aferoj. Krome, se Usono devigos siajn aliancanojn konsideri Ĉinion kiel malamikon, la rilatoj de Usono kun ĝiaj aliancanoj estos malfortigitaj, kaj tiel eble izolita estos Usono mem, sed ne Ĉinio.

La polico de la urbo Dayton en la usona ŝtato Ohio dimanĉe konfirmis, ke la amaspafado, okazinta frumatene je ĉirkau la unua horo, mortigis almenaŭ 10 homojn, inkluzive de la pafanto mem, kaj vundis 16 aliajn.

La polico ankoraŭ ne publikigis identecon de la pafanto nek sciis pri lia motivo. Nun la Federacia Buroo de Esplorado helpas la policon esplori la okazaĵon.

Tio estas refoja amaspafado ene de 24 horoj en Usono. Sabate antaŭtagmeze 21-jara blanka viro pafis al senkulpaj homoj, mortigante almenaŭ 20 homojn kaj vundante pli ol 20 aliajn.

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe ordonis duonhisi la nacian flagon ĝis jaŭdo, la 8a de aŭgusto en la tuta lando, por funebri pri viktimoj de la du amaspafadoj lastatempe en la lando.

Trump diris, ke la popolo de la tuta lando kaj tiuj, kiuj perdis siajn parencojn en la du amaspafadoj respektive en la urboj El Paso kaj Dayton, funebras pri la viktimoj, kaj kondamnas tiujn malamikajn kaj malkuraĝajn agojn.

Dimanĉe en Bagdado, iraka, egipta kaj jordania ministroj pri eksterlandaj aferoj kunvenis por diskuti pri rilatoj inter arabaj landoj kaj mildigo de streĉeco en Mez-Oriento.

La iraka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage publikigis deklaron, dirante, ke iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Muhammad Ali al-Hakim kaj liaj egipta kaj jordania paraleluloj Sameh Shoukry kaj Ayman Safadi diskutis ĉefe pri rilatoj inter arabaj landoj, batalo kontraŭ terorismo, intensigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj subteno al la iraka rekonstruado, por firmigi la rezultojn de la triflanka pintkunveno de Irako, Egiptio kaj Jordanio, kiu okazis marte en Kairo.

Al-Hakim diris en komuna gazetara konferenco post la kunveno, ke la tri flankoj diskutis pri politikaj, ekonomiaj kaj komercaj demandoj rilataj al la araba mondo kaj Mez-Oriento. Parolante pri streĉeco inter Irano kaj Usono, li akcentis, ke Irako persistas en sia opinio solvi krizon per pacaj rimedoj kaj eviti plimalboniĝon de la situacio.

La Transira Milita Konsilio de Sudano kaj la Alianco de Libereco kaj Ŝanĝo dimanĉe subskribis interkonsenton pri la konstitucia deklaracio, kiu inkluzivas la starigon de transira registaro por periodo de 39 monatoj.

La dokumento promesis, ke la transira registaro klopodos por realigi ampleksan pacon kaj justecon kaj fini la militon per solvado de la radikaj kaŭzoj de la sudana problemo kaj traktado de ĝiaj influoj.

Ĝi plu preskribas, ke la transira registaro klopodos realigi juran reformon, rekonstruadon kaj plibonigon de la leĝa kaj justica sistemo kaj certigi sendependecon de justico kaj suverenecon de leĝo.

Laŭ la dokumento, la devoj de la transira registaro inkluzivas starigon de mekanismoj por prepari konstantan konstitucion de la Sudana Respubliko kaj okazigi nacian konstitucian konferencon antaŭ la fino de la transira periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin