Novaĵoj  (Aŭgusto 06)

(GMT+08:00) 2019-08-06 16:49:12     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio refoje urĝas Usonon ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo; Putin diris, ke Rusio prenos rimedojn por rezisti minacon kaŭzitan de la retiro de Usono el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde refoje urĝis la usonan flankon ĉesigi intervenon en aferojn de Honkongo, kaj akcentis, ke iu ajn ne devas subtaksi la firman decidon de Ĉinio efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj" kaj protekti prosperon kaj stabilecon en Honkongo.

Hua faris la komentojn responde al letero de iuj usonaj leĝdonantoj vendrede, en kiu ili urĝis la usonan registaron ne helpi la "subpremon" de la "pacaj manifestacioj" de Honkongo kaj rifuzis la ideon difini tiujn manifestaciojn kiel "tumultojn". Hua diris, ke koncernaj usonaj individuoj nomas nigron blanko kun malbonaj intencoj, kaj la ĉina flanko firme oponas tion.

Hua diris, ke la perfortaj radikaluloj en Honkongo sturmis la domon de la Leĝdona Konsilio kaj la Interligan Oficejon de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono per feraj bastonoj. Ili senbride detruis publikajn instalaĵojn, malhelpis publikan trafikon kaj kontraŭleĝe stokis danĝerajn varojn kaj ofensivajn armilojn. Ili atakis la policon per mortigaj rimedoj, batis ilin kaj eĉ mordis iliajn fingrojn. Ili malpurigis la nacian emblemon kaj nacian flagon. Ŝi aldonis, ke tiuj scenoj estis viditaj de homoj en la tuta mondo. Kial tiuj individuoj en Usono nomas ilin "pacaj manifestacioj"?

Lastatempe Usono deklaris, ke ĝi aldonos 10-procentan doganan tarifon al 300 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj produktaĵoj, kio serioze malobeis la komunan konon de la dulandaj ŝtatestroj en Osaka Kunveno. Pro tio la dogan-tarifa komisiono de ĉina ŝtata konsilio ne eliminos la eblecon aldoni la tarifon al usonaj agrikulturaĵoj, kies negocoj estis plenumitaj post la 3a de aŭgusto, kaj la ĉinaj entreprenoj jam ĉesigis novan aĉetadon de usonaj agrikulturaĵoj. Ĉinaj ŝtata komisiono pri disvolvado kaj reformo kaj ministerio de komerco diris, ke Ĉinio havas grandan kapaciton de merkato kaj brilan perspektivon de importado de usonaj bonkvalitaj agrikulturaĵoj. Ĉinio esperas, ke Usono serioze plenumos la komunan konon de la dulandaj ŝtatestroj, fidelos al siaj vortoj kaj realigos sian promeson por krei necesajn kondiĉojn de agrikultura kunlaboro inter la du landoj.

Responde al usonaj akuzoj, ke Ĉinio malhavas konkretan agon en aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj, oficialulo el la ĉina aŭtoritato pri ekonomia planado diris, ke tiaj akuzoj estas senbazaj.

Cong Liang, ĝenerala sekretario de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo faris la rimarkojn en intervjuo kun raportistoj lunde en Pekino. Cong diris, ke Ĉinio montris sincerecon en kunlaboro kaj faris progreson en aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj post la osaka renkontiĝo inter la du ŝtatestroj. De post la osaka renkontiĝo ĝis la fino de julio, 2,27 milionoj da tunoj da usona sojfabo estis ekspeditaj al Ĉinio, kaj aliaj 2 milionoj da tunoj da sojfabo estos transportitaj en aŭgusto. Li diris, ke ĝis la vespero de la 2a de aŭgusto, kelkaj interkonsentoj estis finitaj, inkluzive de 130 mil tunoj da sojfabo, 120 mil tunoj da sorgo, 60 mil tunoj da tritiko kaj 40 mil tunoj da porkaĵoj kaj porkaĵaj produktoj. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono estas alte komplementaj en la agrikultura sektoro kaj la komerco de agrikulturaj produktoj konformas al la reciprokaj interesoj de la du flankoj. Iuj usonaj produktoj, kiaj etila alkoholo kaj maizo, ne povis atingi negocon en la ĉina merkato, ĉar iliaj prezoj estis malpli konkurencivaj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde urĝis la usonan flankon plenumi siajn promesojn, serioze efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Osako kaj krei kondiĉojn por duflanka agrikultura kunlaboro.

Hua faris la rimarkon responde al demando de raportisto pri la anonco de la Ministerio de Komerco, ke rilataj ĉinaj entreprenoj portempe haltigis aĉetadon de usonaj agrikulturaj produktoj. Hua diris, ke la usona flanko anoncis la planon meti aldonajn 10-procentajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kio serioze malobservis la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Osako, Japanio.

Hua diris ankaŭ, ke por reagi al la usona plano, Ĉinio decidis ne elimini la eblecon kolekti aldonajn tarifojn de usonaj agrikulturaj importaĵoj aĉetitaj post la 3a de aŭgusto, kaj rilataj ĉinaj entreprenoj haltigis sian aĉeton.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris lunde, ke la retiro de Usono el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF) kaŭzis grandan danĝeron al diversaj flankoj, kaj la rusa flanko rezistos realan minacon kaŭzitan de la retiro de Usono el la pakto per kelkspecaj misiloj kaj respondos al usona lokado de mezdistancaj kaj kurtdistancaj misiloj.

Putin faris la rimarkojn dum kunveno kun pluraj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio en Moskvo. Li diris, ke Usono unuflanke deklaris sin retiri el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj je imagita preteksto, disŝirante la fundamentan pakton pri armila regado, kio grave komplikis la mondan situacion kaj alportis grandan danĝeron al diversaj flankoj. Li diris, ke Usono devas preni sur sin la respondecon pri la situacio, kaj ke li jam ordonis la Ministerion de Defendo, Ministerion de Eksterlandaj Aferoj kaj sekretan servon atenteme observi paŝojn de Usono en esplorado, farado kaj lokado de mezdistancaj kaj kurtdistancaj misiloj, kaj la rusa flanko reagos en maniero de reciprokeco.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) marde kondamnis la jaran militekzercadon kune okazigitan de Usono kaj Sud-Koreio, kiu komenciĝis lunde.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris, ke la militekzercado estas "publika malobservo de la Komuna Deklaro publikigita de Usono kaj la KDPR en la 12a de junio, la Deklaracio de Panmunjom kaj la Septembra Pjongjanga Komuna Deklaracio".

La proparolanto diris, ke ĉiuj usona-sudkoreaj komunaj militekzercadoj okazigitaj en la pasintaj 65 jaroj estis senescepte agresemaj militekzercadoj simulantaj la surprizan kaj antaŭtempan atakon kontraŭ la KDPR.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris lunde, ke certigi ĉiutagan eksporton de 2,8 milionoj da bareloj da iranaj naftoj estas la bazlinio por protekto de la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nukela interkonsento.

La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo citis rimarkojn de Zarif en sia raporto, ke Irano volas protekti la nuklean interkonsenton kaj efektivigi plu la nuklean interkonsenton, tamen ankaŭ ĉiuj partoprenantaj partioj de la interkonsento devas preni respondajn agojn; la irana petrola sektoro devas reveni al la kvoto de majo de 2018, kiam Usono deklaris sin retiri el la nuklea interkonsento, kio estas la bazlinio por ke Irano plu efektivigu la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin